11.08 - 32 - Pagny la Blanche Côte - Bar le Duc

Publiée le 12/08/2023
.

Mi pardonpetas, ke la hieraŭa etapo (11.08) nur hodiaŭ (12.08) estas eldonata sed problemoj ĉe la sitejo "Blog-trotting" malebligis elsensi ĝin hieraŭ.

L'étape d'hier (11.08) n'est publiée qu'aujourd'hui (12.08) en raison de problèmes techniques chez l'hébergeur qui rendaient le site indisponible hier. Avec mes excuses.

Esperanta versio (version française ci-dessous, après les photos).

Ni foriras Pagny-la-Blanche-Côte ĉi-matene iom malfrue, ĉar ni pasigis ankoraŭ kelkajn momentojn kun Monique, la onklino de Véro, kiu akceptis nin tiel varme... kaj kiu, malgraŭ ke ŝi estas 90-jara, ellitiĝis je la 7-a matene, duonhoron pli frue ol kutime por iri al la bakejo aĉeti al ni panon kaj kornajn bulkojn.

La unuaj kilometroj estas, en la kontraŭa direkto, tiuj, kiujn ni veturis hieraŭ. Logike ili devus ŝajni facilaj kaj malsuprenirantaj al ni, ĉar ni elŝovis la langon por veturi ilin hieraŭ vespere. Nekredeble, tute ne. Ĉu iu fia elfo dumnokte fosis kaj plenigis la blankan deklivon por ĝeni nin hodiaŭ matene aŭ ĉu iu sorĉistino sorĉis la biciklantojn. Ĉiaokaze, ni sukcesis grimpi ĉi-matene tion, kion ni grimpis hieraŭ. La afero estas malacilas sed ni tamen ridetas. Tamen, ĉi tiuj ĝibaĵoj estas iom "kamelaj*".

Trapasinte la Mozon, malnovan amikon el Charleville, kies fluon ni jam sekvis de ĝia fonto en Pouilly ĝis ĝia buŝo ĉe Hoek Van Holland, ni alvenas al Vaucouleurs, la urbo de kiu Johana de Arko foriris por foririgi la anglojn el la regno de Francio.

Kiel aliloke, la prezidanto de la departementa konsilio de Meuse opiniis utile pliigi ĝis 90 kilometrojn hore anstataŭ 80 la maksimuman rapidecon rajtigitan sur la vojo, kiun ni prenas, kvankam ĝi estas mallarĝa, sen biciklovojo kaj situanta sur la itinero "Mozo per biciklo". Aŭtomobilistoj veturas tien rapide kaj ne sufiĉe devojiĝas kiam ili preterpasas nin.

Iom plu ni prenas alian malgrandan departementan vojon, kiu transiras la arbaron de Void-Vacon, ĝi grimpas sed estas ĉiu tames estas en ordo, kvankam komencas varmiĝi, êc ege varmiĝi.

Dumvoje ni ricevas telefonvokon de la amiko, kiu afable prizorgas nian ĝardenon. La figarbo donis kaj donis bone; estas la unua fojo. Domaĝe, ke ĝi ne estas malfrua vario. Ni ne manĝos freŝajn fruktojn.

Estas preskaŭ tagmezo kaj dua grimpado venas. Ni decidas grimpi ĝin kaj pikniki en la venanta vilaĝo.

Ni do haltas en Bovée sur Barboure. Ni ankoraŭ ne deĉevaliĝis, kiam homo invitas nin plenigi niajn akvobotelojn en sia garaĝo. Dum nia paŭzo, eĉ ne unu homo preterpasis sen afable saluti nin kaj preni la tempon por interŝanĝi kelkajn frazojn.

La vojo tiam estas sufiĉe plata, kiu kondukas nin al Naix-aux-Forges kie ni kuniĝos kun nia alia amiko: la kanalo Marne-Rejno. La kluzoj ankoraŭ ŝajnas funkcii sed ĉi tiu parto devas ne esti navigebla ĉar ni vidas neniujn boatojn preterpasantajn; la fiherboj, kiuj akumuliĝas ĉe la kluzoj, ankaŭ sugestas, ke ili ne estis operaciitaj delonge. La kanalakvo ĉi tie estas travidebla; vi povas vidi la fiŝojn. Feliĉe por ili, neniu fiŝkaptisto estas videbla.

La solaj grimpadoj, kiujn ni nun devas transiri, estas tiuj, kiuj anoncas la kluzojn. Ni alvenas al la bela kampadejo Bar-le-Duc. La junulo, sidanta apud ni, travojaĝas Francion kun sia azeno, kiu estos nia najbaro ĉi-vespere.


*: en la franca "esti kamelo" signifias esti iom malafabla

.
.
Mozo.
Statuo de Johana de Arko en Vaucouleurs.
.
.
.
Maltağa rapideco sur tiel mallarĝa vojo.
.
La kanalo Marne-Reijno.
La locala Moby-Dick.
.
.
1 commentaire

ClaudineMichel

Belle étape tranquille si j’en crois les photos. Mais où est donc le commentaire en français ?

  • il y a 9 mois
4 Voyages | 233 Étapes
Camping du château, Rue Jean Bernard, Bar-le-Duc, France
39e jour (11/08/2023)
Liste des étapes

Partagez sur les réseaux sociaux